Frigyes Hidasc Ds Tb Supl
Frigyes HIDAS [fridjeŝ hidaŝ], hungare Hidas Frigyes, Esperante Frederiko Hidas estis hungara komponisto.

Frigyes Hidas naskiĝis la 25-an de majo 1928 en Budapeŝto. Li mortis la 7-an de marto 2007.
Enhavo
- 1 Biografio
- 2 Memorigiloj
- 3 Verkoj (elekto)
- 4 Fontoj
Biografio[redakti | redakti fonton]
Frigyes Hidas frekventis muzikan ĉeflernejon en Budapeŝto inter 1946–1951, poste li havis gravajn muzikajn postenojn en diversaj teatroj en Budapeŝto. En 1966 li edziĝis neniam havanta idojn. Li ricevis diversajn premiojn inter 1958-1993.
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memortabulo en Budapeŝto
Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Az asszony és az igazság (La virino kaj la vero), opero
- Bösendorfer, etopero el verko de Ferenc Karinthy
- A cédrus (La cedro), baleto, la titolo aludas al fama pentraĵo de Tivadar Csontváry Kosztka
- diversaj oratorioj
- diversaj konĉertoj precipe por blovinstrumentoj
- diversaj muzikaĵoj por blovinstrumentoj
- diversaj ĉambraj muzikoj
- diversaj akompanaj muzikaĵoj por filmoj
- 4 diskoj
- muzikaĵoj prezentitaj en Hungara Radio
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Hungara Vikipedio